Plurŝargado
Ĉiam instalu Vindozon unue
Vindozo ne malkovras aliajn operaciumojn kaj ne havas praŝargan menuon. Ĉe sia instalado ĝi superskribas la praŝargan ordon kaj la komputilo tiam praŝargas tuj Vindozon.
Linukso Minto (kaj plej multe da Linuksaj distribuaĵoj) malkovras aliajn operaciumojn kaj konstruas menuon, el kiu vi povas elekti la praŝargotan sistemon.
Tial, se vi deziras elekti inter Vindozon kaj ion alian, estas pli facile kaj rekomendite instali unue Vindozon antaŭ ol instali Linukson Minton.
Riparu la praŝargan ordon
Se Vindozo superskribas la praŝargan ordon:
Startigu Linukson Minton laŭ
prova-seanco
-reĝimo (per via USB-bastoneto aŭ lumdisko).Malfermu terminalfenestron.
To list your partitions, type
lsblk -f
and press Enter.
Serĉu la subdiskon, sur kiu Linukso Minto estas instalita. Ĉe plejparto de la sistemoj ĉi tio devus esti la sola ext4
-subdisko.
En supra ekrankopio:
sdb
estas la USB-bastoneto (rekonebla per tiesiso9660
-tipo, kiu respondas al ISO-bildo).sda
estas la fiksita disko.sda4
estas la subdisko sur lasda
-fiksita disko, kie Linukso Minto estas instalita.
Por listigo de la subdiskaj grandoj, tajpu lsblk
:
Por listigo de subdiskaj etikedoj, tajpu blkid
:
Surmetu la Linukso-Minto-subdiskon kaj reinstalu la grub-menuon per jenaj komandoj:
sudo mount /dev/sda4 /mnt
sudo grub-install --root-directory=/mnt /dev/sda
Averto
En la supraj komandoj, anstataŭigu /dev/sda4 kaj /dev/sda per la taŭgaj nomoj de la Linukso-Minto-subdisko kaj la fiksita-disko-aparato.