Kreu la praŝargeblan datumportilon.

La plej facila maniero instali Linukson Minton estas per USB-bastoneto.

Se vi ne povas praŝargi de USB, vi povas uzi malplenan lumdiskon (DVD).

Kiel fari praŝargeblan USB-bastoneton

En Linukso Minto

Dekstre alklaku la ISO-dosieron kaj elektu Fari praŝargeblan USB-bastoneton, aŭ startigu Menuo ‣ Utilaĵoj ‣ USB-bildo-skribilo.

_images/mintstick.png

Elektu vian USB-aparaton kaj alklaku Skribi.

En Vindozo, Mac OS aŭ aliaj Linuksaj distribuaĵoj

Download Etcher, install it and run it.

_images/etcher.png

Uzante Etcher

Alklaku Select image kaj elektu vian ISO-dosieron.

Alklaku Select drive kaj elektu la ingon de via USB-bastoneto.

Alklaku Flash!.

Kiel fari praŝargeblan lumdiskon

Lumdiskoj estas malrapidaj kaj skribado lumdiskon emas al eraroj.

Note

Por eviti malfacilaĵojn, skribu kun kiel eble plej malalta rapido.

Averto

Skribu la enhavon de la ISO-dosiero sur la lumdiskon, ne la ISO-dosieron mem. Kiam finite, via lumdisko enhavu dosierujojn kiel boot kaj casper, ĝi ne estu malplena lumdisko enhavanta .iso-dosieron.

En Linukso

Instalu kaj uzu xfburn.

En Vindozo

Dekstre alklaku la ISO-dosieron kaj elektu Disk-bildo-skribilo.

Por certiĝi, ke la ISO-dosiero estis skribita sen eraroj, elektu Kontroli diskon post skribado.

En Mac OS

Dekstre alklaku la ISO-dosieron kaj elektu Skribi diskbildon al disko.