Antaŭinstalado de Linukso Minto (OEM-instalado)

En la ISO-praŝarga menuo, OEM install estas uzata por antaŭinstali Linukson Minton.

Ĉi tiu opcio utilas por:

  • Fabrikantoj kaj vendistoj, kiuj deziras instali Linukson Minton sur komputiloj, kiujn ili vendas al siaj klientoj.

  • Personoj, kiuj deziras vendi aŭ doni sian komputilon al alia.

Kiam vi instalas Linukson Minton laŭ OEM-reĝimo, tiam la operaciumo estas instalata kun portempa uzantokonto kaj preparata por la estonta proprulo de la komputilo.

La uzantokonto estas agordata de la nova proprulo.

Por plenumi OEM-instaladon sekvu la subajn paŝojn:

  1. Elektu OEM Install el la menuo de la USB-bastoneto (aŭ lumdisko).

  2. Lanĉu la instalilon kaj sekvu la instaladajn instrukciojn.

  3. Restartigu la komputilon.

  4. Ŝanĝu iujn ajn sistemajn agordojn aŭ instalu plian programaron laŭdezire.

  5. Kiam pretas, alklaku Prepari por distribuo al uzanto, enigu la pasvorton, kiun vi elektis dum instalado, alklaku Preta kaj elŝaltu la komputilon.

_images/oem.png

Kiam la nova proprulo startigos la komputilon jena ekrano aperos:

_images/oem-user.png

La nova proprulo elektas sian uzantonomon, pasvorton, klavararanĝon, lingvon, horzonon kaj ĉiujn detalojn, kiuj gravas por krei sian uzantokonton.