EFI

SecureBoot

Se post instalado de Linukso Minto laŭ EFI-reĝimo, vi ne povas praŝargi pro Secure Boot Violation, tiam provu unu el jenaj solvoj:

_images/secureboot-violation.jpg
  • Restartigu la instaladon:
    • Konektu al interreto antaŭ instalado

    • Ne elektu Install third-party software for graphics and Wi-Fi hardware, Flash, MP3 and other media (instalado de peliloj kaj plurmedia subteno).

  • Malebligu SecureBoot en la BIOS-agordoj de la komputilo.

Note

Ekzemploj de malebligo de ‘SecureBoot’ sur diversaj komputiloj legeblas en la anglalingva artikolo Managing EFI Boot Loaders for Linux: Dealing with Secure Boot.

EFI-praŝarga ordo

Se post instalado de Linukso Minto laŭ EFI-reĝimo, la komputilo preterpasas la praŝargan menuon kaj tuj startigas Vindozon (aŭ alian operaciumon), vi verŝajne havas problemon pri la praŝarga ordo.

Por ŝanĝi la praŝargan ordon:

  1. Startigu Linukson Minton laŭ prova-seanco-reĝimo (per via USB-bastoneto aŭ lumdisko).

  2. Malfermu terminalfenestron.

  3. Type sudo efibootmgr and press Enter.

Ĉi tiu komando listigas la haveblajn praŝargajn opciojn kaj la praŝargan ordon.

_images/efibootmgr.png

En ĉi-supra ekrankopio estas tri praŝargaj eblecoj:

  • ubuntu sur 0000

  • linuxmint sur 0001

  • Mac OS X sur 0081

La praŝarga ordo estas 0081. Ĉi tio indikas, ke la komputilo nur provas praŝargi Mac OS kaj ne Linukson Minton.

Important

Pro teknikaj kialoj Linukso Minto uzas ubuntu kiel sian EFI-praŝargan nomon.

  1. Por repari la praŝargan ordon, tajpu sudo efibootmgr --bootorder XXXX,YYYY (kie XXXX kaj YYYY estas la praŝargaj opcioj de la operaciumoj, kiujn vi deziras praŝargi).

_images/efibootmgr-2.png

En supra ekrankopio sudo efibootmgr --bootorder 0000,0081 instruas al la komputilo unue provi praŝargi Linukson Minton (ubuntu estas la EFI-praŝarga nomo por Linukso Minto), kaj tiam Mac OS.

  1. Restartigu la komputilon.

Note

En supra ekrankopio 0000 estas la unua praŝarga opcio, do la komputilo praŝargas per la Linukso-Minto-grub-menuo. Se grub malsukcesas (aŭ se ĝi estis finita per la exit-komando), la komputilo sekvos la praŝargan ordon kaj tiam provos praŝargi 0081, kio respondas al Mac OS.