Praŝargaj opcioj
Iuj grafikaj kartoj kaj ĉefkartoj ne bone funkcias kun la malfermitkodaj peliloj, kiuj defaŭlte ĉeestas en Linukso Minto.
Kongrua reĝimo
La plej facila opcio estas elekti kongrua reĝimo (compatibility mode)
en la praŝarga menuo de la USB-bastoneto (aŭ lumdisko).
Se tio malsukcesas, tiam provu la praŝargan opcion nomodeset
.
Praŝarga opcio nomodeset
En EFI-reĝimo marku la opcion Start Linux Mint
kaj tajpu la literon e por modifi la praŝargajn opciojn.
Poste anstataŭigu quiet splash
per nomodeset
kaj tajpu F10 por praŝargi la komputilon.
En BIOS-reĝimo marku Start Linux Mint
kaj enigu Tab por modifi la praŝargajn opciojn.
Poste anstataŭigu quiet splash
per nomodeset
kaj tajpu Enter por praŝargi la komputilon.
Ripetu ĉi tiun operacion post instalado en la grub-praŝarga menuo kaj legu Peliloj por aparataro por instali pliajn pelilojn.
Aliaj praŝargaj opcioj
Se vi vi ankoraŭ malsukcesas praŝargi, tiam provu unu el jenaj solvoj:
Provu
nouveau.noaccel=1
anstataŭnomodeset
.Post instalado uzu
en la praŝarga menuo kaj poste elekturesume
(pluigi).
Instalu pli malnovan version
Se via komputilo havas kongruajn problemojn rilate la plej novan version de Linukso Minto, tiam instalu antaŭan version el la sama Linukso-Minto-serio.
Ekzemple, se vi malsukcesas instali Linukson Minton 18.3 (kiu havas 4.10-kernon), tiam instalu Linukson Minton 18 (kiu havas 4.4-kernon) kaj promociu al 18.3. (dum kio vi konservos la 4.4-kernon)
Note
La unua versio en ĉiu serio uzas LTS-kernon (LTS = (angle) Long Term Support). Promocio de ĉi tiu versio al la plej nova el la serio ne ŝanĝas la kernon.