Kie trovi helpon

Multaj uzantoj ĝojos helpi vin kaj gvidi vin tra la unuaj paŝoj kun Linukso, se vi estos afabla kaj pacienca al ili kaj se vi provizos al ili la informojn, kiujn ili bezonas por kompreni viajn problemojn.

La forumoj

La plej bona loko por trovi helpon estas ĉe la Linukso-Minto-forumoj.

Hint

Traserĉu la forumojn antaŭ ol demandi ion, eble iu alia jam starigis la saman demandon.

La babilejo

Alia bona loko por trovi helpon estas en la IRC-babilejo.

Por atingi la babilejon ene de Linukso Minto, lanĉu Menuo ‣ Interreto ‣ HexChat.

Se vi uzadas alian operaciumon, uzu Kiwiirc por konekti al tiu babilejo.

Hint

Multaj uzantoj estas konektitaj al tiu babilejo, sed rigardas ĝin nur fojfoje. Paciencu post starigo de demando. Ne ripetu ĝin kaj restu konektite ĝis kiam vi ricevos respondon. Fojfoje nur post kelkaj horoj iu vidos vian demandon kaj respondos al vi. Ne forlasu la babilejon post kelkaj minutoj. Tio estas frustranta al vi, sed ankaŭ al aliaj, kiuj vidos vian demandon pli malfrue kaj ne kapablos respondi, ĉar vi jam foriris.

Hint

Se vi uzas Hexchat, eblas ĝin minimumigi alklakante ties statan piktogramon. Uzantoj ofte mencias vian kromnomon por respondi al vi. Tiakaze via Hexchat-stata piktogramo lumpulsos por kapti vian atenton.

Komunumaj rimedoj

La sekcio pri manlibroj utilas por trovi diversajn manlibrojn pri Linukso Minto.

La datumbazo pri aparataro utilas por trovi kongruan aparataron.

Lokaj komunumoj

Por trovi helpon en via lingvo, uzu la Lokaj Komunumoj.