Elekti la ĝustan eldonon

Vi povas elŝuti Linukson Minton de la LinuksoMinto-retejo.

Legu ĉi-sube por elekti kiuj eldono kaj arkitekturo estas bonaj por vi.

Ĉu Cinnamon, MATE aŭ Xfce?

Linukso Minto havas tri malsamajn eldonojn, ĉiu kun malsama labortabla ĉirkaŭaĵo.

Cinnamon La plej moderna, noviga kaj kompleta labortablo
MATE Pli stabila kaj pli rapida labortablo
Xfce La plej malpeza kaj plej stabila

La plej ŝatata versio de Linukso Minto estas la Cinnamon-eldono. Cinnamon estas ĉefe programita por kaj per Linukso Minto. Ĝi estas glata, bela kaj plena je novaj funkcioj.

_images/cinnamon.png

Cinnamon

Linukso Minto koncernas ankaŭ la programadon de MATE, klasika labortabla ĉirkaŭaĵo, kiu estas daŭrigo de GNOME 2, la defaŭlta labortablo de Linukso Minto inter la jaroj 2006 kaj 2011. Kvankam ĝi difektas kelkajn funkciojn kaj sia programado estas pli malrapida ol tiu de Cinnamon, MATE rulas pli rapide, uzas malpli da rimedoj kaj estas pli stabila ol Cinnamon.

_images/mate.png

MATE

Xfce estas malpeza labortabla ĉirkaŭaĵo. Ĝi ne subtenas tiom da funkcioj kiom Cinnamon aŭ MATE, sed ĝi estas ege stabila kaj tre malpeza pri rimeda uzado.

_images/xfce.png

Xfce

Kompreneble, ĉiuj tri labortabloj estas bonegaj kaj Linukso Minto ege fieras pri ĉiu eldono. Kvankam estas pli da funkcioj kaj pli bona subteno en iuj eldonoj ol en aliaj, kaj iuj rulas pli rapide kaj uzas malpli da rimedoj ol aliaj, ĉiuj estas bonegaj alternativoj kaj elekto de la bona eldono por vi estas grandparte afero de gusto.

Krom siaj funkcioj kaj rendimento, Cinnamon, MATE kaj Xfce reprezentas ankaŭ tri malsamajn labortablajn ĉirkaŭaĵojn, kun malsamaj menuoj, malsamaj paneloj kaj agordaj iloj. La bona eldono por vi estas tiu, en kiu vi sentas vin hejme.

Se vi necertas kiun labortablon elekti, komencu per la Cinnamon-eldono. Provu ĉiujn post kelka tempo, se vi havos la tempon. Ĉiuj tri havas sian propran uzantaron ene de la LinuksoMinto-komunumo kaj ĉiuj estas tre ŝatataj.

Ĉu 32-bita aŭ 64-bita?

64-Bita estas rekomendata.

La 32-bitaj ISO-bildoj estas liverataj por kongruo kun pli malnovaj komputiloj. 32-Bitaj procesoroj estas ege maloftaj nuntempe kaj plejparto de komputiloj kapablas ruli 64-bite. Se via komputilo estis fabrikita post la jaro 2007, vi verŝajne havas 64-bitan procesoron.

Se vi havas malnovan komputilon kaj necertas ĉu ĝi povas ruli 64-bite, legu (angle) X86 Kronologio.

Tip

Vi povas provi startigi Linukson Minton en via komputilo. Se ĝi ne kongruos, nenio malbona okazos. Vi nur ekhavos eraran mesaĝon.